Konstitucia monarkio
El Vikipedio
Konstitucia Monarkio aŭ Parlamenta monarkio estas Ŝtatformo kie la monarko posedas la Ŝtatestrecon. Temas pri povo de meze simbola karaktero, ĉar ĝi troviĝas regulita de leĝo aŭ leĝaro, ofte konstitucio. Ĝi karakteras ankaŭ pro la fakto ,ke la reĝo aŭ reĝino havas moderecan aŭ arbitracian rolon en la politika konfliktaro de la registaro, habitualmente, elektita demokratie.
Male al la Absoluta monarkio, la Politika scienco distingas inter konstitucia monarkio kaj parlamenta monarkio. En la konstituciaj monarkioj, la reĝo konservas la Suverenecon aŭ kunhavas ĝin kun la popolo al kio donas serion de rajtoj pere de ĉarto aŭ konstitucio. Male, en la parlamentaj monarkioj la suvereneco sidas, en sia prakctika tuto, en la popola volo, kaj la monarko estas figuro esence simbola. La klasika ekzemplo de konstitucia monarkio estas la Britio, kio ne posedas kodigitan konstitucion, sed leĝaron kiu formas aŭ anstataŭas sian konstitucion.
Kvankam la aktualaj konstituciaj monarkioj estas majoritate reprezentaj de demokratiaj sistemoj (konstituciaj demokratiaj monarkioj), historie ne ĉiam estis tiele. Multaj de la monarkioj kunekzistis kun faŝistaj (aŭ praktike faŝismaj) konstitucioj kiel en Italio aŭ Japanio, aŭ kun diktaturoj de milita registaro kiel en Tajlando, en 2007.
La konstitucia monarkio estis intermeza aŭ evolua paŝo antaŭ la apero de la unuaj modernaj respublikoj kiel Usono kaj Francio ĉefe fine de la 19-a jarcento. Oni klopodos paŝi el absolutaj monarkioj ĉefaj reprezentantoj de la Antikva Reĝimo al parlamentaj monarkioj kun senlima povo.

